Eklezia Ordo, 1564
Ĉie, en urboj kaj urbetoj kaj en la paroĥoj, oni devas fondi latinajn, germanajn kaj slovenajn lernejojn
Neniu lando, nek urbo, nek komunumo povas esti sen lernejoj, sen lernantoj kaj sen kleraj homoj; sen ili ĝi ne povas ĝuste ordigi kaj konservi nek landajn nek spiritajn aferojn. Tion povas kompreni ĉiu prudenta homo. Tial ne nur kredantaj, diaj homoj, sed ankaŭ saĝaj paganoj ĉie en siaj urboj kaj landoj havis malgrandajn kaj grandajn lernejojn, kaj en ili klerajn kaj saĝajn homojn. La egiptoj kaj filiŝtoj havis siajn pastrojn (Gen 47; 1 Sam 6), la ĥaldeoj kaj persoj siajn magojn, siajn saĝulojn (Dan 1; 2), la hindoj siajn gimnosofistojn, la grekoj en la urbo Ateno kaj aliloke altlernejojn kaj multajn filozofojn kaj grandajn klerulojn, la romanoj siajn collegia. Kaj la Sinjoro en la tempo de la malnova eklezio de Izrael ordonis starigi lernejojn en ĉiuj urboj (Nom 35). La grandaj profetoj, ekzemple Samuel, Elija kaj Eliŝa, mem estis instruistoj, kaj iliaj lernantoj nomiĝis nazirido aŭ ‘filoj de la profetoj’ (1 Sam 10; 2 Reĝ 6; Am 2; Lam 4). En la tempo, kiam Kristo kaj liaj disĉiploj iradis tra la juda lando, en ĉiuj judaj kaj grekaj urboj estis sinagogoj, tio estas lernejoj, kaj en Jerusalemo estis altlernejo (Luk 4; 8; 21; Joh 9; 12; 16; 18; Agoj 6; 9; 13; 14; 15; 17). Ankaŭ la apostoloj kaj Sankta Paŭlo starigis lernejojn kaj instruistojn (Agoj 13; 1 Kor 14). Post la apostoloj oni komencis ĉie en la kristana mondo fondi lernejojn kaj starigi en ili diotimajn kaj klerajn instruistojn, kiel Panteno, Klemento, Origeno, Heraklas kaj Dionizio. Poste kristanaj imperiestroj, reĝoj kaj dukoj ĉie starigis collegia, monaĥejojn, lernejojn kaj kanonikajn instituciojn, por eduki en ili inteligentajn klerajn knabojn, kiuj ĝuste komprenis la Sanktan Skribon, klarigis kaj predikis ĝin, kaj poste sciis administri kaj gvidi la eklezajn, ŝtatajn kaj urbajn aferojn. Tial ankaŭ en nia tempo tre gravas, ke ĉie oni fondu lernejojn, por ke ni postlasu al la Eklezio bonan semon de junaj, kleraj homoj, al la honoro de Dio kaj por la bono de la tuta kristanaro. Imperiestroj, reĝoj, dukoj kaj ĉiuspecaj aŭtoritatoj kaj sinjoroj devas meti bonajn, klerajn instruistojn kaj kapablajn junulojn en la monaĥejojn kaj kanonikajn instituciojn, kaj forĵeti kaj forpeli el ili la maldiligentajn, neglektemajn, avidajn, malpurajn kaj idolanajn pastrojn kaj monaĥojn.
En ĉiu urbo, urbeto kaj ĉe ĉiu paroĥo oni devas havi instruistojn kaj lernantojn: en urboj kaj urbetoj, por ke ili lernu la latinan kaj germanan, ĉe la paroĥoj por ke ili lernu de la pastroj, kapelanoj kaj sakristianoj la slovenan skribon, legadon kaj skribadon. Per tio la vera malnova kredo denove leviĝos kaj disvastiĝos tra la tuta mondo; ni starigos verajn, al Dio plaĉajn diservojn kaj preĝojn, diotimon, honestecon, amon al Dio kaj inter homoj, kaj la idolkulto estos subpremita. Kaj per tio ni ankaŭ gardos kaj defendos niajn landojn kontraŭ la turkoj, kontraŭ niaj malamikoj kaj kontraŭ manko, malbona vetero kaj brutmortado, kaj je la fino de nia vivo ni ricevos la ĉielan ĝojon per Jesuo Kristo. Por tio kaj por ĉio bona Dio donu al niaj regantoj sian gracon, la Sanktan Spiriton, bonan penson kaj intencon kaj ĝian plenumon. Amen.