En 2008 la tuta kultura mondo, ankaŭ sub la patroneco de UNESKO, memoris la 500-an datrevenon de la naskiĝo de la patro de la slovena libro kaj literaturo, de la slovena literatura lingvo kaj tiel ankaŭ de la slovena popolo kaj ĝia nuna ŝtata sendependeco. La kristanoj en Slovenio tamen memoras Primož Trubar precipe pro tio, kion tiu simpla, sed riĉe talentita slovena anoncanto de la vera evangelio faris por siaj samlandanoj kaj multaj aliaj en la spirita kaj eterna senco.
Estas vere, ke sen Trubar verŝajne ne ekzistus sendependa kaj multrilate prosperanta slovena ŝtato – sed tio ne estus la plej granda malfeliĉo por la homoj, kiuj naskiĝas kaj vivas en ĉi tiuj lokoj. Estas vere, ke sen Trubar verŝajne ne ekzistus komuna slovena literatura lingvo kaj ĝia tiel riĉa literaturo – sed ankaŭ tio ne estus la plej granda malfeliĉo por la loĝantoj de la regionoj inter la Alpoj kaj Adriatiko. Sed estus malfeliĉo sen ajna komparo, se la slovenoj neniam aŭdus pri la evangelio de Jesuo Kristo kaj liaj apostoloj, la sola gvidilo por eniri la eternan ĉielan regnon, kiu estas la lasta senco kaj celo de la homa vivo. La vortojn de Jesuo „Kion utilas al homo gajni la tutan mondon kaj perdi sian animon?“ (Mar 8:36) oni povas apliki ankaŭ al la slovenoj: Kion helpas al sloveno konscii sian popolan apartenon, formi komunan literaturan lingvon kaj riĉan literaturon en ĝi, fondi propran ŝtaton kaj ĝui inter aliaj, eĉ pli grandaj popoloj la reputacion de entreprenema kaj sukcesa popolo en mirinda naturo – se li mem kaj liaj samlandanoj forgesus sian solan veran vivcelon, kiu estas en la eterneco ĉe Dio, kaj perdus sian eternan vivon, sian savon?
Estas bele esti civitano de Slovenio, sed tiu civitaneco estas limigita kaj provizora. La celo de ĉiuj homoj sur la tero, ankaŭ de la slovenoj, estas pli alta je tuta eterneco: fariĝi civitano de la regno de Dio! La vojon, per kiu homo ricevas la rajton eniri la regnon de Dio kaj fariĝi ĝia civitano por la tuta eterneco, montris al ni Primož Trubar, kiam li unua tradukis ĉiujn kvar evangeliojn en la slovenan, tiel ke inter la simpla sloveno kaj lia Dio ne plu estis alia peranto ol Jesuo Kristo. Danke al Trubar Dio ekparolis ankaŭ slovene, por ke neniu povu senkulpigi sin.
Trubar estas granda, ankaŭ en eŭropa kaj monda komparo, en ĉio, kion li faris por sia popolo kaj ankaŭ por aliaj popoloj, al kiuj li predikis en ilia lingvo kaj por kiuj li presis librojn en ilia lingvo kaj skribo. Per Trubar tamen montriĝas ankaŭ la grandeco de Dio, kiu estas multe super ĉiu homa grandeco kaj potenco. Kiel diras la aŭtoro de la letero al la Hebreoj tuj komence: „Dio, parolinte en la antikveco al la patroj per la profetoj multfoje kaj multmaniere …“ La unua inter la slovenaj profetoj certe estas Primož Trubar.
Kiel en la tempo de Trubar kaj de la turkaj atakoj, la slovena popolo hodiaŭ alfrontas modernajn formojn de atakoj: malestimo de la ŝtato kaj ĝia leĝa ordo, krudeco kaj malĝentileco en la interrilatoj, malobeemo de infanoj al gepatroj, instruistoj kaj estroj, memjuĝado preter la leĝa ordo, kreskanta dependeco de alkoholo kaj drogoj, terura statistiko de abortoj kaj memmortigoj, la disfalo de familioj kaj eksedziĝo vidata kiel normala okazaĵo en la vivo, kreskanta krimeco, perforto kaj perversaĵoj. Tio estas nur kelkaj ekzemploj de persona kaj socia pereo. Kaj la ŝtato kaj la individuoj estas preskaŭ tute senpovaj kontraŭ tiuj atakoj.
La grandeco de Trubar estas la rezulto de lia persona ŝanĝiĝo. Nur ĉar li persone renkontis la Biblion kaj Jesuon, li influis la historion. Trubar unue ekkonis, ke li pekis kontraŭ Dio, kiel diras la Biblio: „Ĉar ĉiuj pekis kaj malhavas la gloron de Dio“ (Rom 3:23). Li ekkonis ankaŭ, ke Dio estas justa kaj devas puni la pekulon. Nur maljusta juĝisto preterlasus la pekon. Sed Dio estas tute justa kaj juĝos ĉiun tiel; li „ordonas al ĉiuj homoj ĉie penti; ĉar li difinis tagon, en kiu li juĝos la mondon en justeco …“ (Agoj 17:30–31). La salajro de la peko estas eterna apartiĝo de Dio kaj eterna sufero: „Ĉar la salajro de peko estas morto …“ (Rom 6:23). La Biblio diras ankaŭ: „Per faroj de leĝo neniu karno praviĝos antaŭ li“ (Rom 3:20) – tio estas, homo ne povas elaĉeti sin de sia peko per bonaj faroj, mono aŭ aliaj aferoj. Tiel la homo estas pekulo en la manoj de justa Dio, sen espero de pardono.
Sed Dio amas la homon kaj ne volas, ke li suferu eterne. Kiel do Dio kontentigu kaj sian justecon kaj sian amon? La sola solvo, kiun Dio trovis, estis sendi sian Filon. Per sia morto sur la kruco Jesuo pagis por la pekoj de ĉiu, kiu volas repaciĝi kun Dio. „Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al si“ (2 Kor 5:19). Kaj denove la Biblio diras: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon“ (Joh 3:16). Tio estas donaco, kiun oni ne povas pagi. Oni povas nur akcepti aŭ rifuzi ĝin. Trubar akceptis tiun donacon kaj ŝanĝis la mondon.
Tiel ankaŭ Trubar per sia vivo kaj verko parolis al la slovenoj, kiel la apostolo Paŭlo jarcentojn antaŭe: „Ni petegas vin pro Kristo: repaciĝu kun Dio!“ (2 Kor 5:20). La angla verkisto Robert Bolt verkis la teatraĵon A Man for All Seasons (Homo por ĉiuj sezonoj) pri la angla kanceliero, juristo, filozofo kaj verkisto Thomas More, kiun reĝo Henriko la 8-a enkarcerigis kaj senkapigis, ĉar li kontraŭstaris la diboĉan vivon de la reĝo. La teatraĵo havis grandan sukceson sur la scenejo en 1960, kaj en 1966 la reĝisoro Fred Zinnemann faris laŭ ĝi tre sukcesan filmon. Ankaŭ la slovenoj havas homon por ĉiuj tempoj, Primož Trubar. Oni ne forprenis de li la kapon, sed ja la patrujon – kaj ĝis hodiaŭ justan kaj kompletan taksadon.
Stacioj de lia vivo
- naskita en Rašica apud Velike Lašče al la ĉarpentisto kaj muelisto Miha, subulo de la grafoj de Turjak, kaj al la patrino Jera;
- lernado en Rijeka, Salzburg, Triesto ĉe Bonomo kaj Vieno; Bonomo konatigas lin kun la verkoj de la svisaj reformantoj kaj de Erasmo el Roterdamo;
- Bonomo ordinas Trubar pastro; li servas en Loka apud Zidani Most, en Laško, Celje kaj kiel kanoniko en Ljubljana;
- la episkopo de Ljubljana Textor forpelas Trubar kaj konfiskas lian posedaĵon; Trubar fuĝas al Germanio kaj en 1550 eldonas sian unuan verkon, la Abecedarion kaj la Katekismon;
- en Germanio li baldaŭ fariĝas predikisto en Rothenburg ob der Tauber; en 1549 venas ankaŭ Barbara Sitar el Kranj, kun kiu li edziĝas kaj havas plurajn infanojn;
- pastoro en Kempten en Bavario;
- Trubar enkondukas la latinan alfabeton kaj tiel malfermas al la slovena la vojon al la eŭropa mondo;
- la landaj stratoj de Krajno vokas lin kiel predikiston al Ljubljana; li denove devas foriri; en Urach li gvidas la presejon de Ungnad kaj fondas biblian instituton por libroj en la slovena, kroata kaj serba;
- superintendento en Ljubljana, kie li eldonas la slovenan Eklezian Ordon;
- denove fuĝas al Germanio, al Lauffen kaj Derendingen, kie li restas;
- sekrete revenas al Ljubljana kaj renkontas la kaptitan turkan komandanton Usraim-bej, por koni islamon kaj la Koranon; provo renkonti ankaŭ aliajn kaptitajn turkojn en Ribnica malsukcesas;
- mortas en Derendingen, kie li estas enterigita.
La verko de Trubar
Trubar eldonis entute 22 librojn en la slovena kaj du en la germana. La plej gravaj slovenaj libroj estas:
- La Katekismo kaj la Abecedario (1550/51) – la komenco de la evangelizado inter la slovenoj kaj samtempe la komenco de la slovena literaturo kaj literatura lingvo. La du libretoj (Catechismus in der windischen Sprach kaj Abecedarium) estis presitaj ankoraŭ en germana gotika tiparo kaj nur en la sekva eldono en latinaj literoj; ili aperis en Tübingen. Trubar subskribis sin Philopatridus Illyricus (ilira patrioto).
- La unua parto de la Nova Testamento (1557; la 2-a kaj 3-a partoj en 1560 kaj 1577) – la unua slovena traduko el la Biblio; en 1584 sekvas la traduko de la tuta Biblio de Dalmatin. Ĝi enhavas la evangeliojn kaj la Agojn de la apostoloj, kun antaŭparolo pri la instruoj de la klarigo de la kredo de Luther, kalendaro kaj postilo (klarigo de la dimanĉaj kaj festotagaj evangelioj).
- La Eklezia Ordo (1564) – la fundamento de memstara protestanta eklezio inter la slovenoj. En ĝi estas ankaŭ la postulo de slovenaj lernejoj kaj de la rajto uzi la slovenan lingvon. Ĉar tiu libro, laŭ sia maniero ankaŭ fonda dokumento de la slovena ŝtateco, entrudiĝis en la privilegiojn de la landa princo, li malpermesis ĝin kaj ekzilis Trubar.
- Li preparis ankaŭ kantarojn kun propraj kaj adaptitaj kristanaj kantoj; tiel li estas la unua slovena kantverkisto. Li verkis dek antaŭparolojn germanlingve al libroj de aliaj aŭtoroj.
Kolektis kaj kompilis Vinko Ošlak