En Slovenio ni prave fieras, ke la reformantoj (Primož Trubar kaj aliaj) jam antaŭ kvincent jaroj metis nin en la kulturan kaj spiritan spacon de Eŭropo. Kiel dekdua popolo ni ricevis en 1584 kompletan tradukon de la Biblio, kaj krome multajn aliajn librojn.
Tamen ni ofte ankoraŭ vidas, ke oni konas Trubar nur kiel fondinton de la slovena literatura lingvo kaj aŭtoron de la unua slovena libro. Ni iel preteratentas, ke por Trubar, kiel por la aliaj reformantoj, la libro kaj la lingvo estis nur iloj por atingi celon. Tiun celon Trubar mem esprimis tre klare jam en la unua frazo de sia unua libro:
„Vsem Slovencem, gnado, mir, milost inu pravo spoznanje božje skozi Jezusa Kristusa, prosim.“ (Katekismo, 1550)
Hodiaŭ li dirus: „Por ĉiuj slovenoj mi petas gracon, pacon, kompaton kaj la veran konon de Dio per Jesuo Kristo.“
Al siaj samlandanoj li deziris veran, personan konon de Dio, bazitan sur la kono de la Biblio, tio estas de la vorto de Dio.
Ni povas diri, ke por la reformantoj temis unue pri persona spirita reformo. La freŝa malkovro de la evangelia mesaĝo „la justulo vivos per fido“ kondukis multajn homojn – ankaŭ Trubar – al persona fido bazita sur la Biblio.
Nur tiel ni povas kompreni lian sindonon al tradukado de la Biblio kaj al verkado kaj presado de kristanaj libroj. Plej multe li deziris ebligi al siaj „karaj slovenoj“ legi la Biblion en ilia gepatra lingvo, por ke ili sciu kaj komprenu, kion kaj kial ili kredas, kaj forturniĝu de la superstiĉo, kiu estis tiel disvastigita.
La evangelian mesaĝon, ke homo povas esti savita nur per graco pro persona fido al Jesuo Kristo, ni ankaŭ hodiaŭ ekkonas nur per legado de la Biblio kaj aŭskultado de la vorto de Dio. Kiam homo malfermas sian koron al Dio kaj akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savinton, li eniras novan personan rilaton kun Dio kaj havas pacon kun Dio – pacon, kiu ne povas lasi lin indiferenta al aliaj kaj pasiva por la regno de Dio.
Ĝuste tiel ni povas kompreni la senlacecon kaj sindonon de la reformantoj: ili estis firme konvinkitaj, ke ĉiu homo unue bezonas personan spiritan reformacion, el kiu li poste ĉerpas spiritan vivon kaj forton por servi al aliaj. Al persona reformacio la individuo venas, kiam li komprenas kaj akceptas la bazan mesaĝon de la evangelio.
Leviĝas la demando: ĉu ni bezonas personan reformacion ankaŭ hodiaŭ? Se ni sufiĉe bone konas Trubar, tuj fariĝas klare, ke hodiaŭ li strebus al ĝuste la sama afero: ke la „karaj slovenoj“ havu personan konon de Dio surbaze de la Biblio.
Tial unu el la ĉefaj celoj de la Trubar-Forumo estas traduki la verkojn de Trubar en la nuntempan lingvon, por ke ili ankaŭ hodiaŭ alvoku nin al persona reformacio.
Kiel skribis la Predikanto en la Biblio: „Kio estis, tio estos; kaj kio fariĝis, tio fariĝos; kaj nenio estas nova sub la suno“ (Pred 1:9). Same kiel ni slovenoj bezonis personan spiritan reformacion en la 16-a jarcento, ni bezonas ĝin ankaŭ hodiaŭ, post kvincent jaroj.
Ĉiuj kristanaj eklezioj (la katolika, la ortodoksa kaj la protestantaj) havas komune, ke ili estas parto de la kristana tradicio en nia lando kaj akceptas la Biblion kiel fundamenton de la kredo. Bedaŭrinde la plimulto de la slovenoj nur supraĵe konas la reformacian heredaĵon de la protestanta eklezio. Se vi ŝatus scii pli pri protestanta preĝejo en via ĉirkaŭaĵo, skribu al cerkve@primoztrubar.si aŭ rigardu la liston de evangeliaj preĝejoj (slovenlingve).