El la profunda kaj travivita legado de la Biblio venas la plej grava mesaĝo de Trubar, kiu vive tuŝas nin ankoraŭ hodiaŭ. Pli ol ĉiuj antaŭaj anoncantoj de la evangelio, Trubar prezentis al la slovenoj alireblan Dion, kiu vere amas ĉiujn homojn, pardonas pekojn kaj akceptas ĉiun.
La karakteron kaj agadon de Dio markas senpageco: al la homo, kiu konscias kaj konfesas sian senpovon kaj mankojn, Dio senpage kaj libere donacas ĉion – pardonon, gracon, pravigon, eternan vivon kaj per la Sankta Spirito eĉ sin mem.
Tiu mirinda donaco estas la frukto de la sufero kaj morto de Kristo sur la kruco, en kiu la amo kaj boneco de Dio fine venkis la homan pekon, malamon kaj morton. Kaj samtempe ĝi estas la sperto de nova, funde alia, eterna vivo, kiu montriĝis en la releviĝo de Kristo el la mortintoj. Trubar invitas ĉiun slovenon, kiu legas la tradukitajn bibliajn tekstojn, rekte alproksimiĝi al tiu Dio. Li estas konvinkita, ke ĉiu homo ĝuste per la vorto de Dio povas ekkoni la gracon kaj bonecon de Dio kaj alproksimiĝi al Dio persone kaj senpere, per simpla fido al Jesuo kaj per sincera preĝo. La preĝo kiel respondo al la vorto de Dio estas „vera, kora kaj amika interparolo kun Dio“.
Fonto: Biblia Societo de Slovenio